Saggio su Ungaretti

Se vi frato mia
(ero el “Ĉion mi perdis”, 1937)

Se vi al mi renkonte venus viva,
Kun streĉita mano,
Ankoraŭ povus,
Ree en sinforgeselan’, mi premi,
Frato, ies mano.

Sed de vi, de vi plue min ĉirkaŭas
Nur revoj, ekbriloj
La fajroj jam senfaraj de l’ paseo.

La memoro disvolvas nur imagojn
Kaj al mi mem ĉi memo
Estas vere nur
La neniiga de l’ pensad’ nenio.

(tradukis N. Rossi)

Invito al “La Doloro” (2007)

Inter la jaroj 1936 kaj 1945 la politikaj kaj sociaj ŝanĝoj en Italio (kaj ankaŭ la personaj travivaĵoj) draste ŝanĝis la animon de Giuseppe Ungaretti (1888 – 1970). Unue, li spertis la renverson kaj la finon de la faŝista ŝtato, en kiu la poeto vivis kvietan kaj sekuran vivon. Due, li spertis la hororon de sistema deportado de italaj judoj kaj disidentoj en Germanion. Trie, li suferis pro la morto de la frato kaj de la naŭjara filo. Li ne plu estis “oficiala poeto”, perdis la profesoran katedron de itala beletro en Brazilo, kaj eĉ suferis la unuan kor-infarkton.
La teruraj funebroj de la Dua mondmilito sombrigis kaj ĉagrenis la spiriton de Ungaretti. Tial la poeto ĉesis dediĉi sian atenton al la metafizika dimensio kaj revenis al la tragikaj realaĵoj de ĉiutagaj aferoj. La poeto iĝas ensorbita en privatajn kaj publikajn dramojn; en sia poemo “La doloro” li esprimis ĉian doloron, kiun li ie ajn sentis.
Eldonita en la jaro 1947 tiu poemo enhavas 16 partojn dividitajn en 6 sekciojn. “Ĉion mi perdis” (1937) enhavas 2 poeziaĵojn dediĉitajn al la forpasinta frato; “Tagon post tago” (1940-1946) entenas 17 fragmentojn dediĉitajn al la forpasinta fileto; “La Tempo mutas” (1940-1945) enhavas 3 poeziaĵojn dediĉitajn al la filo; “Renkonte al pino” (1943) entenas unu poeziaĵon pri la milito; “Romo okupita” (1943-1944) enhavas 5 lirikaĵojn pri la deportado, la plej fama inter kiuj estas “Ankaŭ vi rivero mia”; “La rememoroj” (1942-1946) entenas 3 poezaĵojn, inter kiuj estas “Ne plu ekkriu”.
Vere, “La doloro” esprimas la doloron de la poeto. Laŭ la deklaro, farita dum televida intervjuo, la poeta verkis la poemaron plorante. <<“La doloro” estas la libro, kiun mi amas plej multe, la libro, kiun mi skribis dum teruraj jaroj havante oston en la gorĝo. Se mi parolas pri ĝi, al mi ŝajnas, ke mi estas senpudora. Tiu doloro neniam ĉesos turmenti mi>>. (el “Vivo de viro”).

Invito kontribui al la literatura numero de “Kontakto”

Estimata Anna Maria Dall’Olio,
Vi ricevas tiun cxi leteron pro tio, ke en la jarlibro de UEA vi estas menciita kiel fakdelegito pri literaturo.
Mi, kiel redaktoro de “Kontakto” invitas vin fari iun (ecx malgrandan) kontribuon al la literatura numero de “Kontakto”. Ecx malgranda kontribuo povas esti tre interesa kaj bezonata por la revuo. Se vi ne estas abonanto de “Kontakto”, vi
ricevos vian auxtor-ekzempleron. Sube estas la “oficiala” priskribo de la temo. Se vi povas partopreni kaj havas iujn demandojn, bonvolu kontakti min: kontakto@tejo.org
Pardonu, se tiu cxi mesagxo gxenis vin.
Chion la plej bonan!
Amike – Pauxlo Mojxajev (redaktoro de “Kontakto”).

Numero 2007:6. La cxef-temo – “Literaturo”
La legantoj de “Kontakto” estas invitataj paroli pri literaturo. Temas kaj pri la literaturo gxenerale (historio, skoloj, problemoj), kaj pri apartaj literaturaj verkoj. Rakontu pri la famaj verkoj, aperintaj en via gepatra lingvo – alilandanoj, kiuj plej ofte konatigxas kun la tradukoj ofte ne scias kaj ne komprenas la detalojn kaj
nuancojn de la verko, por ne paroli jam pri la historia fono kaj kasxita enhavo. Per Esperanto intersxangxu la informojn pri la nacilingva literaturo! La informoj pri malmulte konataj verkoj aux pri literaturajxoj en “malgrandaj” lingvoj estas aparte interesaj!
La limdato – la 10a de decembro.

Rivista esperantista per giovani

I commenti sono chiusi.